2026-01-30

KAPCSÁNDI Ferenc, la "juna koro" de la egersega Esperanto-movado mortis

La ĉefulo de la Esperanta movado en nia urbo Zalaegerszeg, Francisko KAPCSÁNDI mortis la 27-an de januaro 2026. Li agadis dum jardekoj por la lingvo kiel fervojista Esperantisto, estro de la loka E-a klubo, aktivisto de la lingvo. Jen eminenta hungarlingva resumo pri li kaj lia agado en kronologia ordo, nun mi volas iom rakonti pri miaj personaj spertoj, travivaĵoj, memoraĵoj pri li.

 


Li, kiel fervojisto konis mian patron, du onklojn kaj avon, ĉiuj lokomotivestroj, do li rilatis al mi ĉiam pozitive, bonvole, eble ankaŭ distinginte. Mi sentis, ke li ĉiam aprecis, ke mi almenaŭ parolas la lingvon en la klubkunvenoj kaj cetere, ja ne ĉiuj, kiuj vizitis la klubkunvenojn eĉ parolis la lingvon. Ili ĝin vizitis verŝajne unuavice pro la komunumo, la socia vivo, k. s. Sed mi parolis ĝin eĉ tiom june, ĉirkaŭ mia 14-a jaro, 1989 kaj poste. La interparoladoj kun li por mi ĉiam estis bonaj travivaĵoj en Esperanto. Mi alvenis pli frue, je la 7-a horo vespere, ol la aliuloj, plenkreskuloj, kiuj alvenis prefere ĉirkaŭ la 8-a por poste ekiri vespermanĝi kune. Ĝis kiam ili alvenis, ofte ni nur du interparolis kun Francisko - se eble, Esperante. Mi testis min mem, kiom longe mi kapablas paroli nur Esperante kaj ne ŝanĝi al la hungara. 

"Juna Koro Esperanta Asocio"... Tio ĉi estis fervojista E-klubo, kaj li pagis dum jar(dek?)oj la kotizon en la landa fervojista Esperanta organizaĵo por mi en la spero, ĉu eble iam okazos E-a fervojista aranĝaĵo en la lando, kiun mi senpage, kiel "membro" povus partopreni. Jen, kiom bonvola homo estis Feri bácsi, oĉjo Francisko. Kiam post jar(dek?)oj mi renkontiĝis kun li surstrate, li konfesis, ke li pagas la membrecon ĉe la fervojistoj anstataŭ mi, kion mi ĝis tiam eĉ ne sciis. Tiam mi pagis al li iom kaj klarigis al li, ke mi ne plu volus partopreni en tiuspecaj, aŭ entute Esperantaj renkontiĝoj - li tion ŝajne akceptis kaj ĉesigis tiel mian membrecon en la organizaĵo.

Unu mia memoraĵo kun li estas, kiam ni du trajnis el Zalaegerszeg ĝis Rédics, kie ĉesis la hungara fervojo kaj ekde tie ni biciklis tra la landlimo ĝis la plej proksima slovenuja vilaĝo Lendvahosszúfalu / Dolga Vas (parte hungarlingva), poste reen perbicikle ĝis Rédics, kie ni prenis trajnon hejmen, ĝis Zalaegerszeg (li havis fervojistajn Esperantistojn en Slovenio, kiel kontakton). Mi ne memoras pri nia ĉeesto en Lendva (aŭ en Hosszúfalu), sed mi memoras, ke ni abunde babilis Esperante (eble ankaŭ en la germana) en la vagono hejmen pri miaj fervojistaj parencoj, ktp. Agrabla memoraĵo.

Eĉ lia domo estis (aŭ ĉu ankoraŭ estas?) vera biblioteko de Esperantaĵoj kaj de fontoj, kiuj havas valoron eĉ pri la loka historio de la urbo. 

Címkék: ,

2025-05-05

Sorabaj familiaj nomoj ekde nun ankaŭ povas esti inaj en Germanio

Reformo ekde la 1-a de majo 2025: sorabaj familinomoj nun ankaŭ povas esti inaj

Virino aŭ viro? Ĉi tio povas esti tradicie rekonita per la familiaj nomoj de la soraboj, almenaŭ neoficiale. Oficiale nur la viraj variantoj estis permesitaj. Tio ŝanĝiĝas ekde nun. Kaj nun ekzistas pluraj ebloj ankaŭ por infanoj.

Sorabaj virinoj nun povas uzi la inan formon de siaj familiaj nomoj. Ili devas esti aprobitaj kaj ankaŭ povas esti oficiale inkluzivitaj sur siaj ID-kartoj. Ĉi tio estas parto de la reformo pri nomleĝo kiu ekvalidis la 1-an de majo.

Ĝis nun seksaj specifaj nomoj por virinoj kaj infanoj ne estis permesitaj. "Tial multaj sorabaj virinoj povis uzi siajn inajn familijan nomojn nur private kaj devis oficiale uzi aliajn nomojn," diris la Brandenburga Ministerio pri Scienco, Esploro kaj Kulturo en deklaro.

La antaŭaj regularoj estas konsiderataj malmodernaj. Tial la Bundestag pasigis la ŝanĝojn al la nomleĝo en aprilo 2024.

Edziĝinta aŭ fraŭla?

Laŭ soraba tradicio virinaj familiaj nomoj estas etenditaj per specifaj finaĵoj, kiuj precize dependas de oniaj edzecaj statoj. La finaĵoj -ojc aŭ -ic estas uzataj por fraŭlaj ​​virinoj, -owa aŭ -ina por edziĝintaj.

Ekzemple fraŭlino Noack (Nowak) en soraba estas kněžna Nowakojc, sinjorino Schuster (Šejc) estas kněni Šejcowa. La familia nomo Lobeda iĝas Lobeźic por la fraŭla filino kaj Lobeźina por la patrino.

Same kiel "Fräulein" estas malmoderna en la germana, ankaŭ la soraba tendenco ne plu referencas al edzeca stato. Tiel ĉi virinoj ankaŭ povas diri, ke ili volas esti nomataj per -owa sendepende, ĉu ili estas edziĝintaj aŭ ne.

Laŭ la Ministerio pri Kulturo infanoj ekde nun ankaŭ povas elekti familinomojn, kiuj estas adaptitaj al siaj seksoj. Ekzemple, se s-ro Końcak kaj s-ino Smoła geedziĝus, la filino povus nomiĝi Końcakojc. Tuj kiam la filino pleniĝas, ŝi ankaŭ povas decidi mem "ĉu ŝi volas daŭre uzi la nomon por fraŭlaj ​​virinoj aŭ ŝanĝi al formo por edziĝintaj virinoj", diris la ministerio.

"Esenca parto de identeco"

La komisaro de Brandenburg pri sorabaj aferoj, ŝtata sekretario pri scienco kaj kulturo Tobias Dünow (SPD), ĝojas, ke "membroj de la soraba popolo nun povas finfine decidi por si, kiun edziĝintan nomon, familian nomon aŭ naskiĝnomon ili volas uzi oficiale", ĉi tiel staras en la deklaro de la ministerio.

La propra nomo estas esenca parto de onia identeco. "La reformo de la nomleĝo estas sukceso por ĉiuj, kiuj ĉiutage laboras por sorabaj interesoj," daŭrigis Dünow.

Pli da ebloj por duoblaj nomoj por paroj kaj infanoj

Eĉ se Lena Schneider kaj Cem Öztürk ne geedziĝas, unu el iliaj infanoj povas nomiĝi Schneider-Öztürk ekde majo. Aŭ Öztürk-Schneider. La nova nomleĝo ebligas tion. Ĉi tio ofertas tute novan nivelon de fleksebleco por paroj, infanoj kaj ĉifonaj familioj.

Pli flekseblaj reguloj por paroj kaj infanoj

Krom la novaj eblecoj por sorabaj nomoj nomleĝo ankaŭ fariĝas pli fleksebla kaj liberala ĝenerale. Estas nun pli da ebloj por duoblaj nomoj. Estonte ambaŭ geedzoj povos uzi duoblajn nomojn. Infanoj ankaŭ povas ricevi duoblajn nomojn - eĉ se iliaj gepatroj ne havas tiajn kaj sendepende de ĉu la gepatroj estas edziĝintaj.

Címkék: ,

2024-07-07

Google Translate ek-, aŭ ellernis la romaan lingvon

 

Neniam antaŭe tiom multaj novaj lingvoj fariĝis disponeblaj en la servo Google Translate samtempe. En la lastaj jaroj ŝajnis, ke malmulte ŝanĝiĝis en la ĉiutaga vivo de milionoj da homoj, kiuj uzas Google Translate. Tamen, la evoluiga teamo nun faris signifoplenan salton per aldono de subteno por 110 novaj lingvoj al la aŭtomata traduka servo. La efektivigo de ĉi tiu disvastigo estis forte influita tra la granda lingvomodelo PaLM 2, ellaborita interne de Google. En la plej nova ĝisdatigo, ĝenerale malpli parolataj lingvoj estis aldonitaj al la ofertoj de la servo. Iuj el ĉi tiuj lingvoj estas parolataj nur de kelkaj mil homoj tutmonde, dum aliaj estas konataj de centoj da milionoj. Tamen, 614 milionoj da homoj tutmonde parolas ĉi tiujn lingvojn, reprezentante ĉirkaŭ 8 elcenton de la tutmonda loĝantaro. Inter la lingvoj estas la afara, la ĉeĉena, la kantona, la manĉura, la panĝaba (per la ŝahmuka ortografio), la tamaziĥta, la tokpisino kaj la romaa (la origina lingvo de la ciganoj - romaoj, sintioj, kaleoj, manuŝoj, estas multaj nomoj kiel la ciganoj nomas sin). Guglo ŝajne emfazis la romaan, deklarante ke pritrakti diversajn dialektojn de tiaj lingvoj prezentas grandan defion por la aŭtomata tradukado, kaj ĉi tie estas kie la kapabloj de grandaj lingvomodeloj efektiviĝas.

 

Címkék: ,

2020-03-01

Kromsignaj karaktroj sub Ŭindozo 10 fareblas per XK

La kaŭzo, ke mi nun skribas estas, ke lastatempe la sekureca aktualigo de la komputilfunkciiga sistemo Ŭindozo 7 estis ĉesigita, do oni (kaj mi) devis ŝanĝi al Ŭindozo 10, sed la Esperanta Klavaro (EK), kiun mi antaŭe uzis sub Ŭindozo 7 ne plu funkcias (aŭ ne bone) sub Ŭindozo 10, do mi devis prizorgi alian helpilan aplikaĵon.


Post informi min mi decidis elŝuti kaj funkciigi XK-on (videblan je ĉi tiu bildeto kiel simbolo "S" sur verda fono), kiu bone funkcias je la kromsignataj literoj (karaktroj) escepte la ŭ-, Ŭ- signojn 


- mi pensis ĝisnune, ĝis kiam mi malkovris, ke se oni en XK ŝanĝas la aŭtomatike antaŭenprogramitan manieron "CXVX" al "QWYX" - vidu la ĉi-subajn bildetojn -, tiam oni povas uzi ne nur la manieron c+x=ĉ, s+x=ŝ, ktp., sed ankaŭ la rektajn unusolajn klavarbutonojn q, w y kaj x por produki - la ĉapelatajn karaktrojn ŝ, ĝ, ŭ kaj ĉ - kaj krome por la restaj karaktroj ĥ, ĵ oni egale povas plu uzi la manieron h+x=ĥ, j+x=ĵ je hungara klavar-aranĝo.


Aŭtomatike aperas la sistemo CXVX en XK, kiel montriĝas post dekstramusa alklako...

…oni povas modifi tion ĉi per maldekstramusa alklako al karaktroj QWYX.

Eĉ, kiam mi nun skribas, ĝuste nun pripensis, kion povas signifi en la nomo de la aŭtomatike antaŭenprogramita skribmaniero "CXVX" la kombinaĵo "VX", mi tuj elprovis ĝin kaj jen: uzante V kaj X la unu post la alia aperas la karaktro ŭ al mi. Do, ankaŭ je la baza akomodaĵo "CXVX" oni povas aperigi la ŭ-jn kaj Ŭ-jn per XK!

Eble la sola malavantaĝo de tiu ĉi programeto XK estas, ke se oni uzas la sistemon "QWYX", tamen volas skribi x-on mem en Esperantlingva teksto (ĉar la persona nomo de iu enhavas x-on, ktp.) , almenaŭ je mia hungara klav(ar)aranĝo oni devas ĉiam malaktivigi kaj poste reaktivigi ĝin (sed tiu ĉi fenomeno eĉ ne aperas, se oni uzas la manieron "CXVX").


Mi skribas tion ĉi al vi nur ĉar kiam mi serĉis rimedojn por anstataŭigi la programeton EK kaj trovis XK-n, mi ne trovis konvenan, sufiĉe informhavan priskribon pri kiel uzi ĝin - per tiu ĉi mia skribaĵo ĉi tie mi esperas, ke mi povas helpi aliulojn en tiu ĉi afero.

Címkék: ,

La unuan fojon en la Esperanta Domego en Söjtör

»Mi, kiel eks-esperantisto ("Esperanton-konanto") la unuan fojon enestis la multfoje kaj tre reklamatan Esperantan Domegon en Söjtör. Mi ne estus veturinta de mia propra volo tien pro esperantismaj kialoj (mi ne tro kutimas aŭ emas vojaĝi de mia propra volo, sed kiel muzikisto invitata por ludi), sed ĉifoje mi estis invitita kun unu de miaj muzikgrupoj tien, okaze de la inaŭguro de ĉambrego por ludi hungaran popolan muzikon. (Kompreneble aliaj programeroj ankaŭ estis.) Jen miaj impresoj kaj pensoj:

Certe Jozefo Bakŝa kaj lia rondo akiris malmultekoste ĉi tiun konstruaĵon kaj/aŭ la terenon, ĉar oni ĝenerale vendas terenojn sub kabloj de alta elektra tensio je favora prezo. Oni ja deklaras je la mencioj de la domego, ke iam ĝi estis elektra transformatorejo, sed oni ne mencias, eĉ ne montras sur la fotaĵoj, ke kabloj de alta elektra tensio ankaŭ nun daŭre troviĝas en la proksimeco de la domego. Tio povas kaŭzi kanceron, do ĉi tiuj konduktiloj havas malbonan efekton. Tamen oni eĉ volas organizi mondkongreson tie...! Eĉ oni anoncas la domegon en la Pasporta Servo kiel tranokteblejo!
La unuan fojon mi utiligis mian esperantoscion sole, "hazarde" en la reala, spontana vivo (ne antaŭorganizate, intence organizate per esperantistoj): ja oni klopodas skribi ĉion informe en la konstruaĵo; eĉ la necesejo estis indikata en Esperanto (kiel "necesejo" fakte), nur en Esperanto, ne alilingve ĉi tiu vorto estis skribita sur papero; do mi, kiel konanto de la Esperanta lingvo tuj komprenis ĝin kaj trovis, kion mi serĉis (la necesejon).«

Mi skribis ĉion ĉi supre le 18-an de aprilo 2008, sed ne publikigis ĝin tiam, nur nun, kiam mi estas volunta aldoni novan skribaĵon, do verdire mi ne tro memoras pli da ĉi tiu okazintaĵo. Fakte Jozefo Bakŝa kaj lia rondo organizis poste tie kurson por instrui, kiel peti subvenciojn por projektoj, kiun mi ankaŭ partoprenis, sed poste li kaj lia rondo forlasis la konstruaĵon kaj transponis sian sidejon aliloken. Kompreneble universala kongreso ne realiĝis tie.

Címkék: ,

2007-07-29

Intervjuo kun mi en Esperanto

Merkrede mi alvenis ankaŭ la renkontiĝon IRIS, ĉar unu mia ofta kunmuzikanto ludis ĵazon (ĉifoje ne popolmuzikon, kiun li kutimas ludi kun mi). Ili estis tri kaj ludis nur unu horon. Sed mi informiĝis tiel, ke la programero komenciĝas je la 9-a vespere, dum li komenciĝis je la 8-a; tiel ĉi mi povis aŭdi nur la finajn taktojn. Sed poste mi kune estis kun la muzikintoj, kiuj atendis la organizanton pro la salajro.

La sekvan tagon, ĵaŭde mi revenis al la renkontiĝo kun mia ensemblo (kiu ludis ankaŭ lunde). Tie estis pli da eksterlandanoj alvenintaj post lundo, do havis sencon ripeti nian lundan programon. (Mi vidis kubanon, ukrajninon, ktp. sed krom la gehungaroj mi persone parolis kun estono, gefrancoj kaj belgo, kaj kun sinjorino, kies naciecon mi ne konas.)

Dum nia programero mi registris la sonon per mia nova sonregistrilo mp3, kiun alportis kuriero post lundo. Aŭdeblas mia esperantlingva programgvidado kaj nia muzikado. Poste Imre Szabó faris kun mi la prokrastitan intervjuon, kiun mi paralele sonregistris per mia ilo. Do hejme mi povis redakti la sondosierujojn tiel, ke unue aŭdiĝas mia programgvidado, poste iom da muziko nia, poste la intervjuo (el kiu mi forigis la paŭzojn, la erarojn, ktp.), kaj fine denove muziko.

Jen la fina formo de mia sondosierujo, do la intervjuo kun mi en Esperanto. Mi ŝutis ĝin al mia propra dosieruja servilo, sed ĝi estas planata aperi en la Esperanto Radio Jászberény.

Direkte ĝi aŭskulteblas de ĉi tie:

Get this widget | Share | Track details

Címkék: , , ,

2007-07-24

Mi denove parolis Esperanton antaŭ publiko

Kvankam mi jam rezignis Esperanton favore al interlingvao ekde 2003, mi tamen devis paroli Esperanton antaŭ publiko - kion mi ne faris jam de jaroj - ja nun okazas la IRIS renkontiĝo en mia urbo Zalaegerszeg (junulara kaj plenkreskula Esperanto-renkontiĝo), kaj la organizantoj volis havi hungaran popoldancan sinamuzan vesperon, kiel programeron. Por tio ĉi kompreneble popolmuzika grupo bezonatas, kaj aparte estas bone, ke el inter la muzikgrupo mi parolas Esperante. Tial mi iom prezentis la orkestron, la instrumentojn kaj la dancistan paron, kiu instruis la hungarajn popoldancojn al la ĉeestinta esperantistaro por iom amuziĝi.

La vespero sukcesis bone, mi kredas, sed la varmeco en la salono estis grandega kaj la aero ne sufiĉe moviĝis. Sed la plimulto konsistis el gehungaroj, mi eĉ ne aŭdis iun spontane paroli Esperanton en la koridoro, nur la hungaran. Sed mi pensas, tia renkontiĝo devus havi la celon de des pli kontakto (lingva...) kun eksterlandanoj, ĉu ne?

Antaŭ nia programero - prezento de hungara instrumenta popolmuziko kaj dancoj, poste iom da danc-instruo - la popolkanta ĥoro de Andráshida kantis, tri kantojn ankaŭ Esperante. Verŝajne vi povos aŭdi la sonregistraĵon en la Esperanta Radio de Jászberény, ĉar kunlaboranto Imre Szabó sonregistris ilin - aŭ almenaŭ unu de ili, mi aŭdis ĝin de lia sonregistrilo, ja li volis fari intervjuon ankaŭ kun mi, sed subite mi ekmalbonfartis kaj ne entreprenis la intervjuon.

Aparte estas strange, kial mi ekmalbonfartis, malgraŭ ke ni staris, babilis ekster la konstruaĵo - eble ke ni "staris" estis la problemo, ja mi samtempe ankaŭ iĝis laca -, kaj la du cigaredoj, kiujn Imre ofertis al mi - ŝajne mi ekmalkutimiĝis de la cigaredo. Antaŭe mi vespermanĝis spageton, sed tio okazis ĉirkaŭ la sepa horo vespere, do unu horon antaŭ la komenco de la programero. Eble tamen mi ne sukcesis sufiĉe digesti ĝin...?

Sed ne problemumu, la intervjuo okazos merkrede aŭ ĵaŭde (kiam ni denove muzikos tie; merkrede mi volas viziti la ĵazprogramon, ĉar unu mia kunmuzikanto ludos en ĵazorkestro). Mi ne tre ĝojas al la ideo de esti intervjuote en Esperanto, ĉar mi jam delonge ne parolis Esperante, sed se ĝi tamen sukcesos, des pli bone, ĉu ne? Verŝajne vi povos aŭskulti ĝin en la Esperanto Radio Jászberény...

(Intertempe la intervjuo okazis; mi ŝutis la sondosierujon al mia propra dosieruja servilo; legu mian sekvantan blogeron por aŭskulti ĝin! Rimarko de 29.07.2007)

Címkék: , ,

2006-12-13

Luca napgya. La tago de Lucia

Ma van Luca napja, amikor a legrövidebb a nappal és leghosszabb az éjszaka. Ennek számos néprajzi vonatkozása van, amikről most nem írnék (ezt már mások sokszor sokkal jobban megtették, mint ahogy én tudnám). Viszont a buszon hallottam félfüllel egy nőtől, hogy mától fogva 12 napig kell figyelni az időjárást, mert amilyen idő van ma, olyan lesz a január, amilyen holnap, olyan lesz a február, stb. Nem tudom, hogy igaza van-e, de ha mindennap készítek az aznapi időjárásról feljegyzéseket (nem itt, megnyugtatatásul közlöm... :-) ), akkor kiderül. Ma pl. ködös, borult, hideg idő volt errefelé, viszont nem ment fagypont alá (+ 2 °C körül volt reggel). Nem volt különösebben szeles, de a kis szél, ha fújdogált is, természetesen hideg lehetett. "Egyebet nem tudok elmondani, kérem, kapcsolja ki!"

Hodiaŭ estas la tago de Lucia, kiam la tago estas la plej mallonga, kaj la nokto estas la plej longa dum la jaro. Tiu ĉi tago havas multajn folklorajn rilatojn, kiujn mi ne volas detaligi ĉi tie (ĉi tion faris jam multuloj krom mi, pli bone, ol mi povus). Sed en la aŭtobuso mi aŭdis de virino (ne parolinta al mi, sed mi aŭdis ŝin), ke ekde hodiaŭ oni devus observi la veteron dum 12 tagoj, ĉar kia la vetero estas hodiaŭ, tia ĝi estos dum januaro; kia ĝi estos morgaŭ, tia ĝi estos dum februaro, ktp. Mi ne scias, ĉu ŝi pravas, sed se mi faros notojn pri la vetero (por trankviligi vin, mi ne publikigos ilin ĉi tie... :-) ), tio ĉi evidentiĝos. Ekzemple hodiaŭ estis nube, kovrite kaj malvarme (sed la temperaturo ne akiris 0 °C-on; ĝi estis ĉirkaŭ + 2 °C matene). Ne estis precipe ventece; la venteto, kiu eble aperis, povis esti kompreneble malvarma. Mi pensas, tio ĉi estas ĉio, kiun mi povas raporti pri la hodiaŭa vetero...

Címkék: , , ,

2006-05-27

Huna-armena vortaro en la Isfahana Kodekso de la 6a jarcento

La identeco huna-hungara estas pruvebla eĉ sen lingvaj aspektoj laŭ arĥeologiaj trovitaĵoj, kulturaj trajtoj, memdifinantaj popolaj rakontoj, mitoj, hungaraj kronikoj de la mezepoko, hungaraj membiografio kaj memkonscio, deven-dinifo de hungaroj fare de nehungaraj popoloj, ktp. Nun ĝi eble estas pruvata ankaŭ lingvistike.

Oni povas legi pri tio ĉi plejparte en la hungara, sed ankaŭ en la angla; sekvu ĉi tiun ligilon.

La publikiginto de la afero estas dr.-o DETRE Csaba, geologo, kiu havas ankaŭ armenajn radikojn.

Temas pri la 6a jarcento (laŭ aliaj fontoj pri la 5a, aŭ ĉirkaŭ 500 p. Kr.). Onidire le hunoj havis unuecan imperion norde al Kaŭkazo dum la dua duono de la 5a jarcento kaj dum la 6a jarcento najbare al armenoj, kiuj devis fari ĉi tiun vortaron por povi konverti ilin al la kristana kredo.

La vereco de la trovitaĵo ne estas sufiĉe pruvata kaj pro tio science ne konvinkanta, ĉi tiel multuloj dubas ĝin kaj pensas ĝin mensogo kaj falsigitaĵo. Kelkiuj en la hungara topiko dubas eĉ la ekziston de la kodekso mem. Estus bone scii pri tio ĉi pli. La pruvado de la trovitaĵo tamen povus esti malfacila, ĉar oni gardis kaj gardas ĝin malpublike en irana monaĥejo (kies ekziston iu en la topiko ankaŭ dubas, kompreneble). En alia hungarlingva topiko iu asertas, ke la manuskriptoj venis al sia nuna loko komence de la 17-a jarcento de sia originala kaŝejo ĉirkaŭ la lago Van. Ŝahinŝaĥo Abaso la Granda portigis ilin en la oldan manuskriptejon de la monaĥejo Surb Khaĉ. Momente la irana ŝtato rigardas ilin sia nacia trezoro, apogate en tiu ĉi per la Armena Apostola Eklezio de Persio. (Laŭ dubanto en la hungara topiko dr. Detre ne povis vidi, eĉ kopii la manuskriptojn, se ili estas rigardate kiel irana nacia trezoro. Iu en la topiko opinias, ke estas kvazaŭ malebla por la hungara ŝtato aŭ akademio peti oficialan kopiaĵon pri la libroj, ĉar la rilato del EU kaj Irano ne estas senproblema, kaj nuntempe la hungara ŝtato kaj la EU serĉas la amikecon kun la amerikanoj, ne kun la rusoj. Kaj alia kaŭzo povas esti, ke por la veteranaj akademistoj ĉio estas tiel bona, kiel ĉio nun estas: ili asertas, ke la hungaroj devenas de la finno-ugroj kaj ne de la hunoj kaj la hunoj ne povas esti identaj aŭ parencaj kun la hungaroj, ĉar la hunoj estis tjurkoj, kiuj la hungaroj ne estis, ktp.). Tamen nia DETRE Csaba onidire sukcesis fari notaĵojn, kopiaĵojn de la originalo. Iu asertas (en la foro de Index.hu, vidu la duan ligilon supre), ke en la kodekso troviĝas stelnomoj kiel Bethelgeuze, Altair, Aldebaran kaj la stelo Regulus, nomita per Koperniko (kiu vivis kompreneble ne en la 6-a jarcento). (Sed ĉi tiu aserto estas samtiel malfacile kontrolebla, pruvebla centprocente, kiel oni dubas la ekziston de la kodekso aŭ de la monaĥejo mem, ja kvazaŭ neniu ŝajnas esti vidinta la originalan tekston mem).

Mi povas diri, kiel lingvisto: se la trovitaĵo estas falsigitaĵo, tiam ĝi estas profesionala laboro, ja la lingvo priskribita tie estas vere arĥaika hungara, kun karakteraĵoj, fonetikaj ŝanĝoj (ŝanĝo-leĝoj) lingvistike pravigeblaj kaj atesteblaj laŭ (kaj kompare de) la plej fruaj (postrestitaj) hungaraj skrib-memoraĵoj de la mezepoko kaj la lingvoj, lingvaĵoj (lingvistikaj leĝoj) de la lingvistike parencaj ugraj-finnaj popoloj. La lingvo priskribite tie kiel la lingvo de la hunoj ŝajnas kiel transira formo inter la ugra pralingvo kaj la posta hungara (do tiel ĝi kelkfoje pli similas al la finna aŭ estona lingvo, ol la nuna hungara).

Se la fonto estas fidebla, tiam ĝi estas sensacio, ja ĝi pruvas, ke la hunoj (aŭ unu grupo de la hunoj) ne parolis tjurkan lingvon, aŭ similan, sed fakte identan kun la hungara. Tiam oni povas veni al du konkludoj:

1) aŭ la hunoj parolis finno-ugran lingvon.

En tiu ĉi kazo kiel ekspliki, ke la aliaj fragmentoj de hunaj lingvaj memoraĵoj dise en la mondo kaj de aliaj epokoj prezentas tamen tjurka(j)n lingvo(j)n...? La ekspliko estas la jena:

Onidire du karakterajn grupojn havis la hunoj: la unua estas la aziaj hunoj, kiuj antropologie diferencis de la eŭropaj hunoj. Unu grupo de la hunoj havis fortan nigran kaphararon kaj ĝenerale malhelajn, nigrajn okulojn, kaj estis malaltaj, kun karaktraĵoj rase aziaj (mongoloidaj), dum alia grupo de hunoj havis pli-malpli ofte eĉ 180 cm-ojn de alteco (tion ĉi pruvas la arĥeologiaj trovitaĵoj) kaj helan koloron de hararo kaj eĉ bluajn okulojn, kaj siaj kapoj estis longecaj, tipe eŭropidaj. La sikuloj (etnografia grupo ene de la hungaroj), kiuj estas rigardataj (kaj rigardas sin) kiel la idoj de la hunoj havas plejofte tiujn ĉi karakteraĵojn (unuope aŭ kune). Do eble la tjurklingvaj trovitaĵoj devenas de unu grupo de hunoj, kaj la isfahana kodekso prezentas la lingvon de alia grupo, kiu estas arkaika formo de la hungara (kiu estas - laŭ la ĝisnune valida enklasigo - finno-ugra lingvo). Konsekvence la hungaroj vere estas parencaj (aŭ identaj? Tio ĉi varias...) kun la hunoj, kiel ili kredas, sed precipe kaj plej karaktere kun tiu huna grupo, kiu havis – samkiel la hungaroj – tjurkecan kulturon sed (finno-)ugran lingvon.

Se oni entute malatentas, ke la hunoj kaj la hungaroj iam povis esti identaj aŭ parencaj, oni povus formuli eĉ tiel, ke la lingvo priskribita en la isfahana kodekso de la sesa jarcento estis ĝi de la hungaroj (ne de la hunoj, kiel oni kredis, ja ofte en la historio ne nur la hungaroj, sed ankaŭ la fremdaj popoloj konfuzis la hungarojn kun la hunoj, kaj ili nomis ilin tiel)... Tiukaze la isfahana kodekso estas la plej frua postrestita skriba memoraĵo de la hungara lingvo.

2) aŭ la lingvo-familio "finno-ugra" ne ekzistas/ekzistis, sed estas artefarita scienca kategorio.

Tiukaze la hungara lingvo ne povas esti enklasigita en la finno-ugran lingvofamilion (kiu enklasigo ekzistas cetere nur ekde la fino de la 18a jarcento, iniciite kaj subtenite ĉefe per la Habsburgoj en tiu tempo, poste per la komunistoj e nuntempe per la globalismaj fortoj). Kelkiuj eĉ dubas, ke iam ekzistis unueca finno-ugra pralingvo; eble la ugroj neniam renkontis la finnojn, kaj la du branĉoj ne povas esti rigardata kiel du branĉoj de unu grupo, sed kiel du apartaj grupoj. Aliuloj eĉ dubas, ĉu la klasika lingvofamilia enklasigo povas esti transportate al iuj ajn lingvoj ekster la indoeŭropa lingvistika-kultura teritorio; ĉu oni povas ekspliki la originon, la parencecon de tiuj ĉi neindoeŭropaj lingvoj laŭ la lingvofamilia enklasigo fare de (indo)eŭropanoj.

Se ni sekvas la konkludon n.-o 2), ĉu ni povas pensi ankaŭ, ke la disvastigita urala lingvofamilio, la altaj-urala tamen ekzistis, do laŭ la karakteraĵoj la tjurkaj kaj la uralaj (finno-ugraj) lingvoj estas parencaj ne nur strukture, sed ankaŭ genetike...?

Povas leviĝi multaj demandoj laŭ ĉi tiu trovitaĵo (se ĝi estas vera)...

Címkék: , ,

2006-01-04

Mért szavaztam az interlingva mellett egy weboldalon? | Kial mi voĉdonis apud interlingvao en hejmpaĝo? | Why I voted for interlingua in a webpage?

Van egy honlap, ahol az anyanyelvünk mellett létező, nemzetközi kommunikációra használandó leendő globális nyelvre lehet szavazni. Ez lehet természetes, vagy mesterséges nyelv is. Meg is lehet (kell?) indokolni a döntésünket. Én a következőt írtam be:



Ekzistas hejmpaĝo, sur kiu oni povas proponi iun ajn lingvon por esti la globala lingvo uzota apud nia gepatra lingvo por internacia komunikado. Oni povas (devas?) ekspliki sian decidon. Jen, kial mi voĉdonis favore al interlingŭo:



Exists a webpage, where you can vote for the international global language, used by your own mother tongue. It can be also a natural, also a constructed language. You can (or must) explain, why you have voted by your selected language. Here you can read my original text, why I voted for interlingua:



Es gibt eine Webseite, auf der man eine weltweit zu benutzende Sprache vorschlagen kann. Man soll die Sprache angeben, die man für die internationale Verständigung am geeignetsten hält. Dies kann eine natürliche Sprache sein, aber auch eine Plansprache. Man kann (oder muss) seine Entscheidung begründen. Lesen Sie unten, warum ich mich für Interlingua entschieden habe:



INTERLINGUA ES LE DENOMINATOR COMMUN DE LINGUAS EUROPEE LE PLUS PARLATE IN LE MUNDO (ANGLESE, ESPANIOL, PORTUGESE, FRANCESE, ITALIANO, GERMANO E RUSSO) IN VISTA DE LOR VOCABULARIO COMMUN, HEREDITATE DEL LATINO E GRECO ANCIAN. (PRO ISTO ILLO ES MULTO APTE A ESSER ANQUE UN LINGUA AUXILIAR DEL SCIENTIA.) PRO MILLIONES DE HOMINES INTERLINGUA ES COMPRENSIBILE AL PRIME AUDIENTIA, PRIME LECTURA SIN STUDIOS PREVIE! CON ILLO ON COMPRENDE TEXTOS IN LINGUAS NEOLATIN, MESMO ANGLESE, SIN STUDIANTE ANTEA ISTE LINGUAS, SOLMENTE INTERLINGUA! VOCABULARIO LE PLUS INTERNATIONAL CON UN GRAMMATICA MINIMAL!


version audio


Ön is látogassa meg ezt az oldalt és szavazzon az interlingvára!

Vizitu ankaŭ vi ĉi tiun paĝon kaj voĉdonu al interlingvao!

Visit this webpage also you, and vote for interlingua!

Besuchen auch Sie diese Website, und stimmen Sie für Interlingua ab!

Címkék: , , , ,

2004-11-19

Fábry Egerszegen | Humuristo hungara en mia urbo

Hétfőn meglátogatta kies városunkat Fábry Sándor. A moziban volt; kezdés előtt kb. két órával mentem jegyet venni. Még kaptam, de már nem sok volt. Mit mondjak...nem érte meg azt a 1990 forintot. Sok olyan poént mondott, amit már mindenki betéve tud, aki nézi a show-t (így én is). Sokszor nem tudta hogy mit mondjon, ekkor a közönség segítségét kérte, aki (ami? amely?) persze nem tudta, hogy mit szeretne hallani. Bár én politikailag (már amennyire ő megnyilvánul ebben a témában) egyérteni látszom Fábry Sándorral, de azt megfigyeltem, hogy amikor politizált (nem sokat azon az estén), akkor csak a közösség egyik fele tapsolt, és az se valami hangosan. Tehát a taps nem volt egyöntetű ilyenkor... A fenti kritikám ellenére jó volt a műsor, sőt: a közönség többi fele többet nevetett, mint én - valamilyen szinten én is "humorista" vagyok, vagy legalábbis próbálkozom néha paródiákkal (ezt apámtól és nagyapámtól örököltem), tehát talán azért nem nevettem annyit, mert "szakmai szemmel hallgattam"... csak hogy a képzavarokat szaporítsam... :). Csak éppen nem ért meg annyi pénzt. Mondjuk a jegyár feléért nem lettem volna ennyire kritikus... :)

Lunde vizitis mian belan urbon fama hungara humuristo. Li programis en la kinejo; mi sukcesis aĉeti bileton proksimume du horojn antaŭ la komenco. (Ne estis jam tiom multaj biletoj...) Kion mi diru...? Ĝi ne valoris tiujn 1990 forintojn. Li diris multajn poentojn, kiujn jam konas tiuj, kiuj regule rigardas lian televidan programon. En multaj kazoj li ne sciis, kion li diru, tiam li demandis la publikon, pri kio ĝi parolu, sed mem la publiko ne povis diri, pri kio ĝi estus scivola... :) Kvankam politike mi ŝajnas konsenti kun li (malgraŭ mi diras tion, ke li maloftege publikas sin politike), mi observis, ke dum ĉi tiu vespero nur unu parto de la publiko aplaŭdis je ĉi tiuj politikaj diritaĵoj (ne tiom multaj dum tiu vespero). Malgraŭ mia supra kritiko la programo estis bonega, eĉ: la plimulto de la publiko pli ofte ridis, ol mi, eble pro tio, ke mi observis tiujn poentojn "fake" (ja ankaŭ mi kutimas malofte okupiĝi kun humurismo - almenaŭ kun parodioj, kiel mia patro estas, kaj avo estis ankaŭ bonaj parodistoj neprofesia). Do ĝi estis bone, sed ne pro tiom multe da monoj... Post ekzemple la duono de tiu prezo mi ne estintus tiom kritika... :)

Címkék: , ,

2004-11-07

A blog elérhető atom-formátumban | Le blog es acquiribile anque in formato atom

Annak, aki tudja, miről van szó, annak nem kell magyarázzam. Aki meg nem, annak meg minek... :)

Tehát a link:

http://kovacspeter.blogspot.com/atom.xml

Kiu scias, pri kio temas, ne necesas pluan eksplikon... Kiu ne scias, tiu ankaŭ ne bezonas klarigon. :)

Wer weiss, worum es eigentlich geht, der braucht keine weitere Erklärung. Wer nicht weiß, worum es geht, der braucht auch keine Erklärung... :)

Those who know what it's all about don't need any additional explanation.
Neither those who don't know it... :-)

Címkék: , , ,

2004-11-02

La komenco

Saluton por ĉiuj!

Ĉi tio estas la persona blogo de Petro Forĝisto, Hungario.

Mi volas publikigi miajn ĉiutagajn travivaĵojn ĉi tie (kiel oni kutimas fari tion en taglibroj), kaj ankaŭ miajn personajn pensojn.

Mi planas fari tiun ĉi blogon multlingva.

La lingvoj, kiuj povas aperi ĉi tie de mi, estas la hungara (mia propra gepatra lingvo), la germana kaj la esperanto (eble fojfoje ankaŭ la angla). Por la interlingvao (interlingŭo) mi dediĉis apartan blogon.

Komentoj, opinioj, lingvaj korektigoj ĉiam estas bonvenataj tie ĉi!

Amike:

Petro Forĝisto

Címkék: ,