2020-03-01

Kromsignaj karaktroj sub Ŭindozo 10 fareblas per XK

La kaŭzo, ke mi nun skribas estas, ke lastatempe la sekureca aktualigo de la komputilfunkciiga sistemo Ŭindozo 7 estis ĉesigita, do oni (kaj mi) devis ŝanĝi al Ŭindozo 10, sed la Esperanta Klavaro (EK), kiun mi antaŭe uzis sub Ŭindozo 7 ne plu funkcias (aŭ ne bone) sub Ŭindozo 10, do mi devis prizorgi alian helpilan aplikaĵon.


Post informi min mi decidis elŝuti kaj funkciigi XK-on (videblan je ĉi tiu bildeto kiel simbolo "S" sur verda fono), kiu bone funkcias je la kromsignataj literoj (karaktroj) escepte la ŭ-, Ŭ- signojn 


- mi pensis ĝisnune, ĝis kiam mi malkovris, ke se oni en XK ŝanĝas la aŭtomatike antaŭenprogramitan manieron "CXVX" al "QWYX" - vidu la ĉi-subajn bildetojn -, tiam oni povas uzi ne nur la manieron c+x=ĉ, s+x=ŝ, ktp., sed ankaŭ la rektajn unusolajn klavarbutonojn q, w y kaj x por produki - la ĉapelatajn karaktrojn ŝ, ĝ, ŭ kaj ĉ - kaj krome por la restaj karaktroj ĥ, ĵ oni egale povas plu uzi la manieron h+x=ĥ, j+x=ĵ je hungara klavar-aranĝo.


Aŭtomatike aperas la sistemo CXVX en XK, kiel montriĝas post dekstramusa alklako...

…oni povas modifi tion ĉi per maldekstramusa alklako al karaktroj QWYX.

Eĉ, kiam mi nun skribas, ĝuste nun pripensis, kion povas signifi en la nomo de la aŭtomatike antaŭenprogramita skribmaniero "CXVX" la kombinaĵo "VX", mi tuj elprovis ĝin kaj jen: uzante V kaj X la unu post la alia aperas la karaktro ŭ al mi. Do, ankaŭ je la baza akomodaĵo "CXVX" oni povas aperigi la ŭ-jn kaj Ŭ-jn per XK!

Eble la sola malavantaĝo de tiu ĉi programeto XK estas, ke se oni uzas la sistemon "QWYX", tamen volas skribi x-on mem en Esperantlingva teksto (ĉar la persona nomo de iu enhavas x-on, ktp.) , almenaŭ je mia hungara klav(ar)aranĝo oni devas ĉiam malaktivigi kaj poste reaktivigi ĝin (sed tiu ĉi fenomeno eĉ ne aperas, se oni uzas la manieron "CXVX").


Mi skribas tion ĉi al vi nur ĉar kiam mi serĉis rimedojn por anstataŭigi la programeton EK kaj trovis XK-n, mi ne trovis konvenan, sufiĉe informhavan priskribon pri kiel uzi ĝin - per tiu ĉi mia skribaĵo ĉi tie mi esperas, ke mi povas helpi aliulojn en tiu ĉi afero.

Címkék: ,

0 Commentarios:

Megjegyzés küldése

<< Home