2007-07-24

Mi denove parolis Esperanton antaŭ publiko

Kvankam mi jam rezignis Esperanton favore al interlingvao ekde 2003, mi tamen devis paroli Esperanton antaŭ publiko - kion mi ne faris jam de jaroj - ja nun okazas la IRIS renkontiĝo en mia urbo Zalaegerszeg (junulara kaj plenkreskula Esperanto-renkontiĝo), kaj la organizantoj volis havi hungaran popoldancan sinamuzan vesperon, kiel programeron. Por tio ĉi kompreneble popolmuzika grupo bezonatas, kaj aparte estas bone, ke el inter la muzikgrupo mi parolas Esperante. Tial mi iom prezentis la orkestron, la instrumentojn kaj la dancistan paron, kiu instruis la hungarajn popoldancojn al la ĉeestinta esperantistaro por iom amuziĝi.

La vespero sukcesis bone, mi kredas, sed la varmeco en la salono estis grandega kaj la aero ne sufiĉe moviĝis. Sed la plimulto konsistis el gehungaroj, mi eĉ ne aŭdis iun spontane paroli Esperanton en la koridoro, nur la hungaran. Sed mi pensas, tia renkontiĝo devus havi la celon de des pli kontakto (lingva...) kun eksterlandanoj, ĉu ne?

Antaŭ nia programero - prezento de hungara instrumenta popolmuziko kaj dancoj, poste iom da danc-instruo - la popolkanta ĥoro de Andráshida kantis, tri kantojn ankaŭ Esperante. Verŝajne vi povos aŭdi la sonregistraĵon en la Esperanta Radio de Jászberény, ĉar kunlaboranto Imre Szabó sonregistris ilin - aŭ almenaŭ unu de ili, mi aŭdis ĝin de lia sonregistrilo, ja li volis fari intervjuon ankaŭ kun mi, sed subite mi ekmalbonfartis kaj ne entreprenis la intervjuon.

Aparte estas strange, kial mi ekmalbonfartis, malgraŭ ke ni staris, babilis ekster la konstruaĵo - eble ke ni "staris" estis la problemo, ja mi samtempe ankaŭ iĝis laca -, kaj la du cigaredoj, kiujn Imre ofertis al mi - ŝajne mi ekmalkutimiĝis de la cigaredo. Antaŭe mi vespermanĝis spageton, sed tio okazis ĉirkaŭ la sepa horo vespere, do unu horon antaŭ la komenco de la programero. Eble tamen mi ne sukcesis sufiĉe digesti ĝin...?

Sed ne problemumu, la intervjuo okazos merkrede aŭ ĵaŭde (kiam ni denove muzikos tie; merkrede mi volas viziti la ĵazprogramon, ĉar unu mia kunmuzikanto ludos en ĵazorkestro). Mi ne tre ĝojas al la ideo de esti intervjuote en Esperanto, ĉar mi jam delonge ne parolis Esperante, sed se ĝi tamen sukcesos, des pli bone, ĉu ne? Verŝajne vi povos aŭskulti ĝin en la Esperanto Radio Jászberény...

(Intertempe la intervjuo okazis; mi ŝutis la sondosierujon al mia propra dosieruja servilo; legu mian sekvantan blogeron por aŭskulti ĝin! Rimarko de 29.07.2007)

Címkék: , ,

4 Commentarios:

At 25 július, 2007 12:58, Blogger Carlos.Alberto scribeva...

Car amico Peter,
Io crede que le problema ha essite le cigarrettas. Toto iva lisiemente, ma si tosto que tu acceptava de aspirar le veneno del duo cigarrettas offerte per tu "amico" Imre, tu passava mal (ekmalbonfartis). A proposito, tu dispone de un claviero special pro scriber in esperanto a tu computator, nonne? Ben, mi amico, io spera que tu profitara de iste "lection" -- lassa a parte le nocive cigarretta! De plus, oblida ille esperanto non belle (io iva dicer fede), pois tu maestra iste bellissime Interlingua.

 
At 25 július, 2007 14:16, Blogger Petro Ferrero de Hungaria scribeva...

Jes, mi pensas, ke la cigaredoj estis la ĉefa kaŭzo. Sed mi eksentis mian stomakon streĉa ekde kiam mi ekparolis Esperante antaŭ la publiko; do eble mia estis en streso ĉar mi delonge ne parolis ĝin, kaj ĉu tio rezultis en malbonfarto...?

Mi havas neniun specialan klavaron por Esperanto, mi nur uzas la programeton EK, kiu aŭtomate kunligas c+x aŭ c+h al ĉ, ktp.

Almenaŭ mi ne volas forgesi Esperanton ĝis ĵaŭdo, kiam ni denove muzikos en la renkontiĝo; pro tio mi ekzercas nun, skribanta en Esperanto.

 
At 25 július, 2007 14:34, Blogger Petro Ferrero de Hungaria scribeva...

Pardonu miajn erarojn: "eble [mi] estis"; "[skribante] en eo"

Cetere mi fumas nur en kompanio, do okaze, do mi ne dependas de la cigaredo, bonŝance. Pro tio mi eĉ ne fumis ĝin de semajno, nur lunde, kiam Imre ofertis ĝin al mi. Sed ĝi ne bongustis al mi tiutempe...Fakte cigaredo ne ĉiam bongustas al mi, nur kelkfoje.

 
At 30 július, 2007 08:44, Blogger Petro Ferrero de Hungaria scribeva...

Message in interlingua

Io pensa, que le expression que mi amico Carlos Alberto applicava, le "passava mal" es un error, in esperanto io scribeva "ekmalbonfartis", que significa in interlingua "comenciava star mal" (ek- pro "comenciar"). Vide: "Como tu sta?" in esperanto: "Kiel vi fartas?" (Malbone farti, malbonfarti = star mal; Io sta mal = Mi fartas malbone, mi malbonfartas.)

Ma nos sta ja ben (in esperanto: ni bonfartas).

Que nos sta sempre melio!

Amicalmente:

Petro

 

Megjegyzés küldése

<< Home