2006-05-27

Huna-armena vortaro en la Isfahana Kodekso de la 6a jarcento

La identeco huna-hungara estas pruvebla eĉ sen lingvaj aspektoj laŭ arĥeologiaj trovitaĵoj, kulturaj trajtoj, memdifinantaj popolaj rakontoj, mitoj, hungaraj kronikoj de la mezepoko, hungaraj membiografio kaj memkonscio, deven-dinifo de hungaroj fare de nehungaraj popoloj, ktp. Nun ĝi eble estas pruvata ankaŭ lingvistike.

Oni povas legi pri tio ĉi plejparte en la hungara, sed ankaŭ en la angla; sekvu ĉi tiun ligilon.

La publikiginto de la afero estas dr.-o DETRE Csaba, geologo, kiu havas ankaŭ armenajn radikojn.

Temas pri la 6a jarcento (laŭ aliaj fontoj pri la 5a, aŭ ĉirkaŭ 500 p. Kr.). Onidire le hunoj havis unuecan imperion norde al Kaŭkazo dum la dua duono de la 5a jarcento kaj dum la 6a jarcento najbare al armenoj, kiuj devis fari ĉi tiun vortaron por povi konverti ilin al la kristana kredo.

La vereco de la trovitaĵo ne estas sufiĉe pruvata kaj pro tio science ne konvinkanta, ĉi tiel multuloj dubas ĝin kaj pensas ĝin mensogo kaj falsigitaĵo. Kelkiuj en la hungara topiko dubas eĉ la ekziston de la kodekso mem. Estus bone scii pri tio ĉi pli. La pruvado de la trovitaĵo tamen povus esti malfacila, ĉar oni gardis kaj gardas ĝin malpublike en irana monaĥejo (kies ekziston iu en la topiko ankaŭ dubas, kompreneble). En alia hungarlingva topiko iu asertas, ke la manuskriptoj venis al sia nuna loko komence de la 17-a jarcento de sia originala kaŝejo ĉirkaŭ la lago Van. Ŝahinŝaĥo Abaso la Granda portigis ilin en la oldan manuskriptejon de la monaĥejo Surb Khaĉ. Momente la irana ŝtato rigardas ilin sia nacia trezoro, apogate en tiu ĉi per la Armena Apostola Eklezio de Persio. (Laŭ dubanto en la hungara topiko dr. Detre ne povis vidi, eĉ kopii la manuskriptojn, se ili estas rigardate kiel irana nacia trezoro. Iu en la topiko opinias, ke estas kvazaŭ malebla por la hungara ŝtato aŭ akademio peti oficialan kopiaĵon pri la libroj, ĉar la rilato del EU kaj Irano ne estas senproblema, kaj nuntempe la hungara ŝtato kaj la EU serĉas la amikecon kun la amerikanoj, ne kun la rusoj. Kaj alia kaŭzo povas esti, ke por la veteranaj akademistoj ĉio estas tiel bona, kiel ĉio nun estas: ili asertas, ke la hungaroj devenas de la finno-ugroj kaj ne de la hunoj kaj la hunoj ne povas esti identaj aŭ parencaj kun la hungaroj, ĉar la hunoj estis tjurkoj, kiuj la hungaroj ne estis, ktp.). Tamen nia DETRE Csaba onidire sukcesis fari notaĵojn, kopiaĵojn de la originalo. Iu asertas (en la foro de Index.hu, vidu la duan ligilon supre), ke en la kodekso troviĝas stelnomoj kiel Bethelgeuze, Altair, Aldebaran kaj la stelo Regulus, nomita per Koperniko (kiu vivis kompreneble ne en la 6-a jarcento). (Sed ĉi tiu aserto estas samtiel malfacile kontrolebla, pruvebla centprocente, kiel oni dubas la ekziston de la kodekso aŭ de la monaĥejo mem, ja kvazaŭ neniu ŝajnas esti vidinta la originalan tekston mem).

Mi povas diri, kiel lingvisto: se la trovitaĵo estas falsigitaĵo, tiam ĝi estas profesionala laboro, ja la lingvo priskribita tie estas vere arĥaika hungara, kun karakteraĵoj, fonetikaj ŝanĝoj (ŝanĝo-leĝoj) lingvistike pravigeblaj kaj atesteblaj laŭ (kaj kompare de) la plej fruaj (postrestitaj) hungaraj skrib-memoraĵoj de la mezepoko kaj la lingvoj, lingvaĵoj (lingvistikaj leĝoj) de la lingvistike parencaj ugraj-finnaj popoloj. La lingvo priskribite tie kiel la lingvo de la hunoj ŝajnas kiel transira formo inter la ugra pralingvo kaj la posta hungara (do tiel ĝi kelkfoje pli similas al la finna aŭ estona lingvo, ol la nuna hungara).

Se la fonto estas fidebla, tiam ĝi estas sensacio, ja ĝi pruvas, ke la hunoj (aŭ unu grupo de la hunoj) ne parolis tjurkan lingvon, aŭ similan, sed fakte identan kun la hungara. Tiam oni povas veni al du konkludoj:

1) aŭ la hunoj parolis finno-ugran lingvon.

En tiu ĉi kazo kiel ekspliki, ke la aliaj fragmentoj de hunaj lingvaj memoraĵoj dise en la mondo kaj de aliaj epokoj prezentas tamen tjurka(j)n lingvo(j)n...? La ekspliko estas la jena:

Onidire du karakterajn grupojn havis la hunoj: la unua estas la aziaj hunoj, kiuj antropologie diferencis de la eŭropaj hunoj. Unu grupo de la hunoj havis fortan nigran kaphararon kaj ĝenerale malhelajn, nigrajn okulojn, kaj estis malaltaj, kun karaktraĵoj rase aziaj (mongoloidaj), dum alia grupo de hunoj havis pli-malpli ofte eĉ 180 cm-ojn de alteco (tion ĉi pruvas la arĥeologiaj trovitaĵoj) kaj helan koloron de hararo kaj eĉ bluajn okulojn, kaj siaj kapoj estis longecaj, tipe eŭropidaj. La sikuloj (etnografia grupo ene de la hungaroj), kiuj estas rigardataj (kaj rigardas sin) kiel la idoj de la hunoj havas plejofte tiujn ĉi karakteraĵojn (unuope aŭ kune). Do eble la tjurklingvaj trovitaĵoj devenas de unu grupo de hunoj, kaj la isfahana kodekso prezentas la lingvon de alia grupo, kiu estas arkaika formo de la hungara (kiu estas - laŭ la ĝisnune valida enklasigo - finno-ugra lingvo). Konsekvence la hungaroj vere estas parencaj (aŭ identaj? Tio ĉi varias...) kun la hunoj, kiel ili kredas, sed precipe kaj plej karaktere kun tiu huna grupo, kiu havis – samkiel la hungaroj – tjurkecan kulturon sed (finno-)ugran lingvon.

Se oni entute malatentas, ke la hunoj kaj la hungaroj iam povis esti identaj aŭ parencaj, oni povus formuli eĉ tiel, ke la lingvo priskribita en la isfahana kodekso de la sesa jarcento estis ĝi de la hungaroj (ne de la hunoj, kiel oni kredis, ja ofte en la historio ne nur la hungaroj, sed ankaŭ la fremdaj popoloj konfuzis la hungarojn kun la hunoj, kaj ili nomis ilin tiel)... Tiukaze la isfahana kodekso estas la plej frua postrestita skriba memoraĵo de la hungara lingvo.

2) aŭ la lingvo-familio "finno-ugra" ne ekzistas/ekzistis, sed estas artefarita scienca kategorio.

Tiukaze la hungara lingvo ne povas esti enklasigita en la finno-ugran lingvofamilion (kiu enklasigo ekzistas cetere nur ekde la fino de la 18a jarcento, iniciite kaj subtenite ĉefe per la Habsburgoj en tiu tempo, poste per la komunistoj e nuntempe per la globalismaj fortoj). Kelkiuj eĉ dubas, ke iam ekzistis unueca finno-ugra pralingvo; eble la ugroj neniam renkontis la finnojn, kaj la du branĉoj ne povas esti rigardata kiel du branĉoj de unu grupo, sed kiel du apartaj grupoj. Aliuloj eĉ dubas, ĉu la klasika lingvofamilia enklasigo povas esti transportate al iuj ajn lingvoj ekster la indoeŭropa lingvistika-kultura teritorio; ĉu oni povas ekspliki la originon, la parencecon de tiuj ĉi neindoeŭropaj lingvoj laŭ la lingvofamilia enklasigo fare de (indo)eŭropanoj.

Se ni sekvas la konkludon n.-o 2), ĉu ni povas pensi ankaŭ, ke la disvastigita urala lingvofamilio, la altaj-urala tamen ekzistis, do laŭ la karakteraĵoj la tjurkaj kaj la uralaj (finno-ugraj) lingvoj estas parencaj ne nur strukture, sed ankaŭ genetike...?

Povas leviĝi multaj demandoj laŭ ĉi tiu trovitaĵo (se ĝi estas vera)...

Címkék: , ,

6 Commentarios:

At 15 június, 2006 16:19, Blogger N scribeva...

Tre interese. Kion vi pensas? Cxu la hunoj parolis la pra-hungaran lingvon?

Mi pensas ke la lingvofamilia enklasigo de la 18a kaj 19a jarcentoj bazigxis ne nur sur lingvistika realeco sed ankaux sur naci-romantikaj ideoj kaj konceptoj. Mi ne tiom konas la historion de la finno-ugraj lingvoj, sed ankaux en gxermanida lingvistiko oni nun pridubas la ekziston de certaj pralingvoj, ekzemple la pra-nordia lingvo (laux modernaj lingvistoj tiu lingvo, lauxdire parolata en Skandinavio de la jaro 200 al la jaro 700, estas identika al la pra-gxermana lingvo).

 
At 09 július, 2006 22:28, Blogger Petro Ferrero de Hungaria scribeva...

Io voleva responder (in interlingua!) hic, e io ha formulate un longe commentario, ma illo dispareva post quando io lo ha technicamente inviate pro publicar... :-O

 
At 01 augusztus, 2006 22:02, Blogger Petro Ferrero de Hungaria scribeva...

Car Mortein!

Il me pare, que ora tu commentario dispareva infortunatemente (antea le mie habeva iste infortuna). Io lo ha recipite in mi cassa e-postal e io lo ha inviate pro publicar, ma illo totevia non appare hic. Pote tu reinviar le texto in alicun maniera? Io lo ha ja delite de mi cassa e-postal...

O tu attende, usque quando io face le traduction de iste articulo a in interlingua e tu va reager lo in mi altere blog...? :-)

 
At 04 augusztus, 2006 11:54, Blogger N scribeva...

Bone, sed mi pensas ke oni antaux cxio devus konsulti la originalon, por kontroli la aserton pri la kopernikaj stelnomoj. Jen denove kialo por plibonigi la rilatojn kun la irana registaro.

Demando: kiel oni scias ke temas pri huna teksto? (Cxu tio estas skribita en la kodekso mem?) Eble estas simple teksto de hungaro skribita en la hungara lingvo de tiu tempo. Aux eble estas io kion mi ne komprenis ...

 
At 07 augusztus, 2006 11:05, Blogger Petro Ferrero de Hungaria scribeva...

>>Kion vi pensas? Cxu la hunoj parolis la pra-hungaran lingvon?<<

In le texto sta: "Mi povas diri, kiel lingvisto: se la trovitaĵo estas falsigitaĵo, tiam ĝi estas profesionala laboro, ja la lingvo priskribita tie estas vere arĥaika hungara, kun karakteraĵoj, fonetikaj ŝanĝoj (ŝanĝo-leĝoj) lingvistike pravigeblaj kaj atesteblaj laŭ (kaj kompare de) la plej fruaj (postrestitaj) hungaraj skrib-memoraĵoj de la mezepoko kaj la lingvoj, lingvaĵoj (lingvistikaj leĝoj) de la lingvistike parencaj ugraj-finnaj popoloj. La lingvo priskribite tie kiel la lingvo de la hunoj ŝajnas kiel transira formo inter la ugra pralingvo kaj la posta hungara (do tiel ĝi kelkfoje pli similas al la finna aŭ estona lingvo, ol la nuna hungara)."

Dunque le lingua descripte sembla ser identic con le hungaro, in un forma archaic. On non sape, esque illo es un falsification o non. Que io pensa? Pois que altere tractos ethnographic, genetic, folkloric, etc. monstra un parentela inter le hunnos e hungaros, un parentela linguistic es anque possibile (benque non ancora provate assatis), mesmo si solmente in alicun parolas commun, ma anque in le plus large terrenos del description linguistic (phonetica, morphologia, syntax, etc.).

Io es de accordo con lo que tu scribe super le bases e causas del classification linguistic secundo le schema de familias.

Le germanistas pote haber ration: si anque le linguas scandinave es germanic, alora secundo le theoria solmente un lingua ancian germanic debeva exister al initio, e non plures al mesme tempore. Altere question es, si ille lingua ancian germanic se divideva postea in plure altere linguas basic.

 
At 07 augusztus, 2006 11:30, Blogger Petro Ferrero de Hungaria scribeva...

>>oni antaux cxio devus konsulti la originalon<<

Justo isto es problematic, pois que le monasterio iranian guarda le trovata como un tresor national iranian.

>>por kontroli la aserton pri la kopernikaj stelnomoj<<

Si le dubitante anque non poteva vider le documento original, como ille pote asserer, que nomines de stellas per Copernico son scripte in illo...?

"[K]iel oni scias ke temas pri huna teksto?"

Isto es un assertion non controlate (e actualmente non controlabile per me). Dunque: io non sape. Tote le cosa era publicate assi, como un vocabulario e collection de alicun expressiones (dunque: non "texto"!) hunnic-armenian. Super le historia del hunnos io ha cognoscentias mancante. Io non sape, esque le hunnos vermente habeva imperio in le 5te seculo presso le armenianos. Si isto es ver, le cosa es plus credibile. Ma io non sape, es isto un facto historic. Alicuno sape isto?

>>Cxu tio estas skribita en la kodekso mem?<<

Probabilemente le armenianos mesme ha scribite isto in lor vocabulario hunnic.

>>Eble estas simple teksto de hungaro skribita en la hungara lingvo de tiu tempo.<<

...de ille tempore per un hungaro? Dubitantes assere: de nostre tempore (dunque secundo illes il se tracta de falsification). :-) Como mentionate, le vocabulario era scribite per le armenianos, dunque non per hunnos o hungaros. Ma pote ser, que le trovata describe le lingua hungare de ille tempore con le nomine "hunnic". Il ha duo punctos de vista concernente isto: si le nationes hunnic e hungare es identic, alora si: le lingua presentate in le documento es hungare (o hunnic; il es equal, como a nominar lo). Si on considera al altere latere, que le hungaros era presentate, describite per altere nationes como hunnos (e anque lo que le hungaros mesme se identifica assi) "per hasardo, inadvertentia o error" alora on pote corriger iste confusion "per error" assi, que vermente: le lingua presentate in le codex es hungare (e isto es monstrate anque mesmo per un superficial observation linguistic del phrases, parolas). Dunque: independentemente de lo que per qual rationamento nos argumenta, le resultato es le mesme: si, le lingua presentate in le documento es hungare (esque isto era identic con le hunnic, es un altere question). Independente de toto: iste trovata - si illo vermente non es falsification, etc. - es vermente de optime valor e importantia: forsan le prime memoria linguistic scripte del lingua hungare...

 

Megjegyzés küldése

<< Home