2020-03-01

La unuan fojon en la Esperanta Domego en Söjtör

»Mi, kiel eks-esperantisto ("Esperanton-konanto") la unuan fojon enestis la multfoje kaj tre reklamatan Esperantan Domegon en Söjtör. Mi ne estus veturinta de mia propra volo tien pro esperantismaj kialoj (mi ne tro kutimas aŭ emas vojaĝi de mia propra volo, sed kiel muzikisto invitata por ludi), sed ĉifoje mi estis invitita kun unu de miaj muzikgrupoj tien, okaze de la inaŭguro de ĉambrego por ludi hungaran popolan muzikon. (Kompreneble aliaj programeroj ankaŭ estis.) Jen miaj impresoj kaj pensoj:

Certe Jozefo Bakŝa kaj lia rondo akiris malmultekoste ĉi tiun konstruaĵon kaj/aŭ la terenon, ĉar oni ĝenerale vendas terenojn sub kabloj de alta elektra tensio je favora prezo. Oni ja deklaras je la mencioj de la domego, ke iam ĝi estis elektra transformatorejo, sed oni ne mencias, eĉ ne montras sur la fotaĵoj, ke kabloj de alta elektra tensio ankaŭ nun daŭre troviĝas en la proksimeco de la domego. Tio povas kaŭzi kanceron, do ĉi tiuj konduktiloj havas malbonan efekton. Tamen oni eĉ volas organizi mondkongreson tie...! Eĉ oni anoncas la domegon en la Pasporta Servo kiel tranokteblejo!
La unuan fojon mi utiligis mian esperantoscion sole, "hazarde" en la reala, spontana vivo (ne antaŭorganizate, intence organizate per esperantistoj): ja oni klopodas skribi ĉion informe en la konstruaĵo; eĉ la necesejo estis indikata en Esperanto (kiel "necesejo" fakte), nur en Esperanto, ne alilingve ĉi tiu vorto estis skribita sur papero; do mi, kiel konanto de la Esperanta lingvo tuj komprenis ĝin kaj trovis, kion mi serĉis (la necesejon).«

Mi skribis ĉion ĉi supre le 18-an de aprilo 2008, sed ne publikigis ĝin tiam, nur nun, kiam mi estas volunta aldoni novan skribaĵon, do verdire mi ne tro memoras pli da ĉi tiu okazintaĵo. Fakte Jozefo Bakŝa kaj lia rondo organizis poste tie kurson por instrui, kiel peti subvenciojn por projektoj, kiun mi ankaŭ partoprenis, sed poste li kaj lia rondo forlasis la konstruaĵon kaj transponis sian sidejon aliloken. Kompreneble universala kongreso ne realiĝis tie.

Címkék: ,

2 Commentarios:

At 01 március, 2020 15:38, Blogger Unknown scribeva...

Tre koran dankon, Petro, vi estas tre agema kaj helpema. Certe chio supra estus interesa por pluraj miaj Esperanto-kolegoj, precipe por kelkaj, kiujn Interlinguo kaj lingvoprojektoj interesas,sed mi sendos chi tion al neniu, ja tion povas fari vi mem. Nun vi jam konasel miaj konatoj tiujn kelkajn, kiuj iomete kaj iel rilatas (eble) al Interlinguo.

Bedaurinde mi estas (eble eterna) komencanto pri uzado de la novaj tehhnikaj rimedoj de komunikado, do mi reagadas kaj reagados vershajne primitive.

 
At 01 március, 2020 15:50, Blogger Petro Ferrero de Hungaria scribeva...

Kara Unknown!

Verŝajne vi volis komenti ne ĉi tiun blogeron mian, sed la alian, kiu priskribas kiel aperigi ĉapelitajn karaktrojn, se oni uzas Ŭindozon 10.

 

Megjegyzés küldése

<< Home