2026-10-19

La leviĝo kaj falo de la hungara Esperanta movado

Foje mi estos ironia. La lasta aktiva esperantisto en Hungario ekparolis. Ĉi tio ŝajnas kvazaŭ  la lasta reprezentanto de mortanta triba lingvo ricevus iomete da publika atento. Li parolis, ĉar oni petis lin. Eksterlandanoj, ĉar neniu povas esti profeto en sia propra lando. Ankaŭ mi rimarkis, ke eksteraj homoj pli rimarkas lokajn fenomenojn, ekvidas ilin, pli aprezas ilin, kaj eĉ donas al ili diskonigon, aŭ eĉ prenas la gvidadon super ili, ĉar tiu, kiu jam estas senvalora, aŭ normala kaj kutima por la lokuloj, estas pli rimarkebla por eksteruloj. La fenomeno povas esti simila kun homoj. Tiuj, kiujn la lokuloj eble eĉ ne ŝatas, iliaj pozitivaj kvalitoj estas pli bone videblaj de malproksimaj vizitantoj; personoj de pli malproksime pli ŝatas ilin, pli bone aprezas ilin kaj amikiĝas kun ili; eble ĉar ili ne konas la negativan flankon de la persono.

Oni nomu lin S-ro Perenyei. S-ro Perenyei estas komunisto, ĝis hodiaŭ. Eĉ se li neas tion. De kie oni scias tion ĉi? Ĉar li diris al la eksterlandaj scivolemuloj, ke la sukceso de la Esperanto-movado en Hungario antaŭ la ŝanĝo de reĝimo dankeblas al Vilmos Benczik kaj Tibor Vaskó. Kvazaŭ  ne estus ekzistintaj multaj aliaj valoraj Esperantistoj en la movado antaŭ la ŝanĝo al demokratio. Vilmos Benczik mem deklaris post la ŝanĝo de reĝimo, ke li estas komunisto. Vaskó probable ankaŭ ĝi estis. Samtempe Perenyei prezentas ilin kiel entreprenistojn, ĉar, kiel gvidantoj de la Hungar/landa Esperanta Asocio (de ĉi tie nomata kiel HEA) ili eldonis librojn, vendis ilin al la Okcidento, de kiu ili aĉetis laseran printilon, kiun ili poste ludonis - ĉar ĝi estis maloftaĵo en Hungario tiutempe - kaj el tiu ĉi luenspezo ili subtenis "hungarajn laboristojn" de inter la HEA-membroj.

Tamen, daŭrigas Perenyei, ĉi tiuj du homoj estis maldungitaj per la gvidantaro dum la ŝanĝo de reĝimo (fakte kelkajn jarojn pli frue - KP) ĉar ili ne toleris iliajn "manaĝerspecajn agadojn", do ĉi tiu "sukcesa periodo" ne povis daŭri. Do Perenyei lavas la komunistajn E-gvidantojn same kiel ili provas blankigi – laŭ la hungara proverbo - la saracenojn (nigrulojn): kvankam ili estis komunistoj, samtempe ili estis "entreprenistoj" kaj "manaĝertipuloj".

Oni nun povas observi la kritikon de Perenyei pri kapitalismo: li diras en sia deklaro, ke post la ŝanĝo de reĝimo la kluboj "sendependiĝis" de HEA (observu: aperas la problemoj de centraligo, la manko de centra potenco...) kaj homoj kun la ĝustaj kapabloj komencis manki el la gvidantaroj de la kluboj, ĉar ili pli "fokusiĝis al siaj propraj profitoj" en la civila vivo kaj ne havis tempon por Esperanto. Tiel ĉi la plej multaj kluboj ĉesis ekzisti.

Tamen granda ŝanco ekestis por Esperanto en Hungario en 1998, kiu laŭ mi estis senprecedenca en aliaj landoj: surbaze de regularo, leĝo aŭ dekreto, se iu finis sian studojn en universitato aŭ altlernejo, tiu bezonis almenaŭ meznivelan ŝtatan lingvan ekzamenan atestilon por finpretigi kaj oficiale ricevi sian diplomon. Post kiam multaj homoj komprenis – kaj la propagando de Esperanto memkompreneble helpis al tio – ke Esperanto estas lingvo teorie pli facile lernebla kaj gramatike pli simpla ol naciaj lingvoj, pli ol 70 000 diplomiĝintoj faris la ekzamenon en Esperanto, duono el ili sukcese. Alivorte, nuntempe pli ol 36 000 homoj en Hungario havas meznivelan lingvan ekzamenon en Esperanto, kio estas grandega atingo. Sed la problemo estas, ke post la lingva ekzameno kaj la diplomo ili jam ne plu parolas aŭ uzas la lingvon, iliaj antaŭaj scioj transformiĝis en tute malaktivan lingvoscion, ĉar Esperanto estis por ili nur studobjekto. Pro neuzado de la lingvo ili facile forgesis ĝin.

Ĉi tiu granda nombro da lingvolernantoj, la pli ol 70 mil lingvolernantoj komence ŝajnis pozitive, sed laŭ Perenyei ĝi ankaŭ kaŭzis la falon de la Esperanta movado en Hungario. Li jene skizis la procezon kondukantan al tio: 

Por ke tiuj, kiuj devis fari la lingvan ekzamenon por siaj diplomoj eksciu, ke Esperanto havas facilan gramatikon kiu permesas al ili sukcese trapasi la devigan lingvan ekzamenon kun multe malpli da tempo ol naciaj lingvoj oni devis reklami la lingvon, varbi lingvolernantojn, organizi lingvokursojn. Oni devis provizi instrumaterialojn por la kursoj: presi lernolibrojn kaj vortarojn por ili. La ĝis tiam ekzistantaj vortaroj elĉerpiĝis el la librovendejoj post kelkaj monatoj kaj ne estis sufiĉe da lingvoinstruistoj. Lernolibroj ankaŭ estis elvenditaj kaj jam malaktualaj. La relative bone parolantaj Esperantistoj komencis reklami sin kaj varbi studentojn, do ili gajnis enspezojn el tio. Ĉar ne estis sufiĉe da instruhelpiloj, la instruistoj mem provis krei tiajn bonintence, sed ili ne ĉiam montriĝis profesinivelaj. Finfine 2-3-4 novaj lernolibroj naskiĝis, sed - kaj ĉi tie ni povas denove observi la kontraŭkapitalismon de Perenyei - la profito el ili kaŭzis kverelojn, envion ktp. ene de la movado. 

Tamen la situacio ŝanĝiĝis ekde decembro 2022: la postulo pri lingva ekzameno por altlerneja aŭ universitata diplomo estis forigita. Rezulte, tiuj "relative bone parolantaj" instruistoj de Esperanto malaperis el la movado, Perenyei aldonas: feliĉe, ĉar ili interesiĝis nur pri la enspezoj, dum siaj instruadoj ili ne parolis pri la avantaĝoj de la Esperanta movado, ili instruis nur la gramatikon kaj la lingvon (tio ĉi evidente kontribuis al la fakto, ke la granda nombro da ekzamenitoj pri la Esperanta lingvo ne povis esti retenita al la Esperanta movado, aŭ entute: enkorpigita en ĝin).

Unuflanke, pro la situacio, Esperanto famiĝis kaj fariĝis konata, aliflanke, la movado malpleniĝis kaj dissolviĝis. La nombro de organizoj kaj esperantistoj radikale malpliiĝis. La junulara organizo ĉesis ekzisti, ĉar jam ne plu ekzistas junuloj interesitaj pri Esperanto. La fervoja organizo ankaŭ ĉesis ekzisti, same kiel la lokaj Esperantaj kluboj, 3-4 el ili restis en la lando.

Mi aldonos jenon: eblas, ke ekzistis la supra kialo prezentite per Perenyei por la malkresko de la Esperanto-movado en Hungario, sed mi certas, ke la situacio estas simila en aliaj landoj rilate al la manko de intereso pri lingvoj inter gejunuloj, ĉar ĉi tio estas tutmonda fenomeno. Gejunuloj ne estas malfermaj al lernado de lingvoj bazitaj sur ia ideologio, kiel ekzemple la ideologio de Esperanto. Ili ne entuziasmiĝas pri tiaj ĉi aferoj, sed prefere rigardas siajn proprajn vivcelojn, siajn sukcesojn en la vivo, kaj pro tio ili nun lernas preskaŭ nur la anglan. Ili ne estas movataj per la "amo" al lingvoj, kaj la laŭgrada perfektiĝo de maŝina, artefarita tradukado ankaŭ estas antaŭvidebla.

Laŭ Perenyei la apero de la interreta epoko kaj la forigo de la deviga lingva ekzameno, necesa por diplomo kune kontribuis al la fakto, ke la movado en Hungario disfalis, almenaŭ rilate al individuaj aktivadoj anstataŭ organiza strukturo - ĉi tio estas ankaŭ tutmonda fenomeno, mi aldonus. Ekzistas individuoj, kiuj faras siajn agadojn per la interreto. Kompreneble, ĉi tio havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Perenyei mencias kelkajn el la avantaĝoj. La avantaĝoj de Esperanto en la Interreto inkluzivas la eblon de alŝuti kaj redakti sennombrajn temajn vortarojn kaj la facilan alireblecon de jam antaŭe ekzistintaj vortaroj, same kiel ilian rapidan uzeblecon. Tipaj novaj efektoj de tia Esperanta agado en la Interreto estas la kreado de kantoj faritaj per artefarita inteligenteco kaj la kresko de la nombro da kvalitaj komiksoj.

Címkék: ,

2026-10-15

A magyarországi eszperantó mozgalom tündöklése és bukása

Néha irónikus leszek. Magyarország utolsó aktív eszperantistája megszólalt. Olyan ez, mint mikor egy kihalófélben lévő törzsi nyelv utolsó képviselője nyilvánosságot kap. Megszólalt, mert megkérték rá. Külsősök, külföldiek, hiszen próféta nem lehet senki sem a saját hazájában. Azt amúgy is megfigyeltem, hogy a helyi jelenségekre gyüttmentek, kívülről érkezők jobban felfigyelnek, rálátnak, jobban megbecsülik azokat és még nyilvánosságot is adnak nekik, akár az élükre is állnak, mert egy külső szemnek jobban feltűnik, ami a helyiek számára már értéktelen, vagy megszokott, természetes. Így lehet ez az emberekkel is. Akiket a helyiek nem kedvelnek, azoknak a távoli látogató jobban rálát a pozitív dolgaira, azokat egy messzebbről jött személy jobban kedveli, jobban megbecsüli, jobban barátkozik vele; talán azért, mert nem ismeri a negatív oldalát az illetőnek. 

Nevezzük őt Perenyei úrnak. Perenyei úr kommunista, mind a mai napig. Mégha tagadná, akkor is. Honnan lehet ezt tudni? Mert kijelentette a külföldi érdeklődőknek, hogy Benczik Vilmosnak és Vaskó Tibornak köszönhető a rendszerváltás előtti eszperantó-mozgalom sikeressége. Mintha a rendszerváltás előtti mozgalomban nem is létezett volna sok más értékes eszperantista személy. Benczik Vilmos maga nyilatkozta már a rendszerváltás után is, hogy kommunista volt. Valószínűleg Vaskó is az volt. Ugyanakkor Perenyei vállalkozókként állítja be őket, hiszen, mint a Magyar/országi Eszperantó Szövetség (a továbbiakban MESZ) vezetői könyveket adtak ki, adtak el Nyugatra, amiből lézernyomtatót vettek, ezt aztán – mivel ez akkoriban ritkaság volt Magyarországon - bérbeadták és a bérből a MESZ tagjai közül "magyar munkásokat" támogattak. 

Mégis, folytatja Perenyei, a rendszerváltáskor kirúgták e két embert a vezetőségből (valójában már pár évvel korábban - KP), mert nem tűrték a "menedzser-típusú tevékenységüket", így ez a "sikeres periódus" nem folytatódhatott. Tehát úgy mosdatja Perenyei a kommunista eszperantista vezetőket, mint ahogy a szerecseneket próbálják fehérre mosni: kommunisták voltak ugyan, de "vállalkozók" és "menedzser-típusok".

A továbbiakban Perenyei kapitalizmus-kritikáját figyelhetjük meg. Azt mondja a nyilatkozatában, hogy a rendszerváltás után a klubok "önállósodtak" a MESZ-től (figyeljük meg: megjelennek tehát a központosítás, a centrális hatalom hiányának a problémái...) és a megfelelő képességű emberek elkezdtek hiányozni a klubok vezetőségéből, mert azok inkább "a saját profitjukja koncentráltak" a civil életben és nem jutott idejük az eszperantóra. Így a klubok nagyrésze megszűnt.

Nagy lehetőség adódott azonban az eszperantó számára 1998-tól Magyarországon, amire szerintem más országokban nem volt példa: egy előírás, törvény, rendelet alapján ha valaki felsőfokú egyetemi, főiskolai tanulmányait lezárta, a diploma véglegesítéséghez, hivatalos kézhezkapásához legalább középfokú szintű állami nyelvvizsgabizonyítvány is kellett. Miután sokan rájöttek – és az eszperantó propaganda ehhez nyilván hozzásegített -, hogy az eszperantó egy, a nemzeti nyelveknél elvileg könnyebben megtanulható, azoknál egyszerűbb nyelvtanú nyelv, több, mint 70 ezer diplomázó vizsgázott eszperantóból, ennek a fele sikeresen. Vagyis napjainkban több, mint 36 ezer embernek van Magyarországon középfokú nyelvvizsgája eszperantóból, ez egy hatalmas eredmény. De az a probléma, hogy a nyelvvizsga és a diploma letétele után ők egyáltalán nem beszélik, nem használják tovább a nyelvet, az ő addigi tudásuk egy egyáltalán nem aktív nyelvtudásba ment át, hiszen az eszperantó számukra csak egy tantárgy volt. A nyelv nem használata következtében gyorsan elfelejtették azt.

A nyelvtanulóknak ez a nagy száma, a több, mint 70 ezer nyelvtanuló kezdetben pozitívnak tűnt, de Perenyei szerint ez okozta a magyarországi eszperantó mozgalom vesztét is. Az ehhez vezető folyamatot a következőképpen vázolta fel: ahhoz, hogy a diplomához nyelvvizsgázni kötelezettek tudomást szerezzenek arról, hogy az eszperantónak milyen könnyű nyelvtana van, mely által sokkal kevesebb időráfordítással lehet a kötelező nyelvvizsgát megszerezni, reklámozni kellett a nyelvet, nyelvtanulókat toborozni, nyelvtanfolyamokat kellett szervezni. A tanfolyamokhoz taneszközöket kellett biztosítani: tankönyveket, szótárakat kellett számukra nyomtatni. Az addig létező szótárak a könyvesboltokból néhány hónap alatt elfogytak és elegendő számú nyelvtanár sem volt. A nyelvkönyvek is kifogytak és elavultak voltak már. Mivel nem volt elegendő taneszköz, a tanítók maguk próbáltak létrehozni ilyeneket jószándékkal, de ezek nem mindig sikerültek professzionálissá. Végülis aztán 2-3-4-féle új tankönyv jött létre, de – és itt figyelhetjük meg megint Perenyei kapitalizmus-ellenességét - ezek profitja, stb. civakodást, irigységet, stb. okozott a mozgalmon belül. A relatíve jól beszélő eszperantisták ugyanis elkezdték magukat hirdetni, tanulókat toborozni, ezért ők ebből bevételt nyertek. 

2022. decemberétől azonban a helyzet megváltozott: eltörölték, hogy a felsőfokú végzettséget igazoló diplomához nyelvvizsgapapír legyen szükséges. Ennek folyományaként ezek a "relatíve jól beszélő" eszperantista nyelvtanárok eltűntek a mozgalomból, Perenyei hozzáteszi: szerencsére, mert csak a bevétel érdekelte őket, nem beszéltek tanításaik során az eszperantó mozgalom előnyeiről, csak a nyelvtant, a nyelvet tanították (nyilván ez hozzájárult ahhoz, hogy a nagyszámú eszperantó nyelvvizsgázót nem sikerült az eszperantó nyelvi mozgalom számára megtartani, egyáltalán: abba bevonni).

Egyrészről a helyzetből adódóan az eszperantó híres, ismert lett, másrészről kiüresedett, feloszlott a mozgalom. A szervezetek, eszperantisták száma radikálisan csökkent. Az ifjúsági szervezet megszűnt, mert nincs többé fiatal, aki érdeklődne az eszperantó iránt. A vasutas szervezet is megszűnt, ahogy a helyi eszperantó klubbok is, 3-4 maradt belőlük az országban. 

Ezt már én teszem hozzá: elképzelhető, hogy volt egy ilyen oka is a magyarországi eszperantó mozgalom zuhanórepülésének, de biztosra veszem, hogy más országokban is hasonló a helyzet a fiatalok nyelv iránti érdeklődésének hiánya tekintetében, mert ez világjelenség. A fiatalok nem kaphatók valamiféle eszmeiség alapján történő nyelvtanuláshoz, mint amilyen eszmerendszere az eszperantónak van. Nem lelkesednek az ilyesmiért, hanem a saját megélhetésüket, az életben való boldogulásukat nézik és emiatt ma már szinte csak az angolt tanulják. A nyelvek iránti "szerelem" nem fűti őket és előrevetíthető a gépi, mesterséges fordítás fokozatos tökéletesedése is.

Perenyei szerint az internetes korszak beköszönte és a diplomához kellő kötelező nyelvvizsga eltörlése együttesen járultak hozzá ahhoz, hogy a mozgalom Magyarországon szétesett, legalábbis szervezeti felépítés helyett egyéni aktivításokba ment át – ez is világjelenség, teszem hozzá. Egyének léteznek, akik az interneten keresztül fejtik ki tevékenységüket. Ennek persze vannak előnyei és hátrányai is. Perenyei az előnyökből említ néhányat. Az internetes eszperantózás előnyei például számtalan mennyiségű tematikus szótár feltöltése, szerkesztése és már korábban létező ilyen szótáron könnyen elérhetővé tétele, gyors használhatósága. Az ilyen internetes eszperantós tevékenység jellegzetes új folyományai az MI-vel készített dalok, és a minőségi képregények megalkotása, számuk megszaporodása.

Címkék:

2026-04-12

A dombon túli világ - történetek Kovács Péter népzenésszel - 1.

Megjelenik rólam egy három részre bontott interjú a Tradiciok.hu portálon. Az első részt már publikálták is. Aki kíváncsi az élettörténetem, zenész mivoltom kezdeti szakaszára, az előzményekre, annak ajánlom magamat itt: https://www.tradiciok.hu/ez-a-zene-bennunk-van-beszelgetes-kovacs-peter-nepzenesszel-dudassal/

2026-02-01

Welche Sprache steht dem Ungarischen am nächsten?

Jemand hat mir die Frage gestellt, welche Sprache dem Ungarischen am nächsten steht. „Vielleicht das Finnische?” – fragen häufig Europäer oder Amerikaner, die nur Völker und Kulturen kennen, die eigene Staaten haben.

Ich habe schon vielmals darüber nachgedacht, eigentlich schon seit meiner Kindheit (Pubertät), als ich anfing, mich für die Herkunft des ungarischen Volkes und der Sprache zu interessieren. Meine derzeitige Schlussfolgerung ist, dass das Ungarische keiner anderen Sprache ähnelt; es ist eigenständig, da es sich ganz eigenartig auf eine eigene Weise entwickelt hat. Seine Grundlagen sind nur teilweise finno-ugrisch, selbst der Grundwortschatz; die Wörter, die man dem Grundwortschatz zuordnet, z. B. die Numerale, sind nur teilweise finno-ugrisch. Soviel ist meiner Meinung nach nicht genug, um die ungarische Sprache als finno-ugrisch zu betrachten.

Nota bene, dass es keine gemeinsamen uralischen oder finno-ugrischen strukturellen, grammatischen Merkmale gibt, die für alle diese Sprachen gültig wären. Im Ungarischen ist die Mehrheit der Strukturen eine eigene Entwicklung. In dem Fall, dass man das Ungarische als finno-ugrisch und somit mit dem Finnischen verwandt betrachtet, fällt die Ähnlichkeit nur im Klang auf. Da sich die Vorfahren der Finnen und die Vorfahren der Ungarn vor etwa 4000 Jahren voneinander getrennt haben, sind die gemeinsamen Wörter – oder besser gesagt: Wurzeln – gegenseitig nicht erkennbar.

Zudem ist in der gesamten (hypothetischen) finno-ugrischen Sprachfamilie nicht das Finnische die Sprache, die dem Ungarischen am nächsten steht, sondern es sind die Sprachen des ugrischen Zweiges (obwohl diese kleinen Völker keine eigenen Staaten haben). Früher war ich der Meinung, dass das Ungarische klanglich irgendwo zwischen dem Türkischen und dem Finnischen steht. Im Klang ist es dem Finnischen wirklich nah, vor allem bei den Vokalen, da das Ungarische mehr Konsonanten benutzt als das Finnische. Aber im Finnischen unterscheidet man zwischen den offenen e-Lauten (ä) und den geschlossenen e-Lauten (ë) – genauso wie in den ungarischen Dialekten.

Címkék: , ,

2026-01-30

KAPCSÁNDI Ferenc, la "juna koro" de la egersega Esperanto-movado mortis

La ĉefulo de la Esperanta movado en nia urbo Zalaegerszeg, Francisko KAPCSÁNDI mortis la 27-an de januaro 2026. Li agadis dum jardekoj por la lingvo kiel fervojista Esperantisto, estro de la loka E-a klubo, aktivisto de la lingvo. Jen eminenta hungarlingva resumo pri li kaj lia agado en kronologia ordo, nun mi volas iom rakonti pri miaj personaj spertoj, travivaĵoj, memoraĵoj pri li.

 


Li, kiel fervojisto konis mian patron, du onklojn kaj avon, ĉiuj lokomotivestroj, do li rilatis al mi ĉiam pozitive, bonvole, eble ankaŭ distinginte. Mi sentis, ke li ĉiam aprecis, ke mi almenaŭ parolas la lingvon en la klubkunvenoj kaj cetere, ja ne ĉiuj, kiuj vizitis la klubkunvenojn eĉ parolis la lingvon. Ili ĝin vizitis verŝajne unuavice pro la komunumo, la socia vivo, k. s. Sed mi parolis ĝin eĉ tiom june, ĉirkaŭ mia 14-a jaro, 1989 kaj poste. La interparoladoj kun li por mi ĉiam estis bonaj travivaĵoj en Esperanto. Mi alvenis pli frue, je la 7-a horo vespere, ol la aliuloj, plenkreskuloj, kiuj alvenis prefere ĉirkaŭ la 8-a por poste ekiri vespermanĝi kune. Ĝis kiam ili alvenis, ofte ni nur du interparolis kun Francisko - se eble, Esperante. Mi testis min mem, kiom longe mi kapablas paroli nur Esperante kaj ne ŝanĝi al la hungara. 

"Juna Koro Esperanta Asocio"... Tio ĉi estis fervojista E-klubo, kaj li pagis dum jar(dek?)oj la kotizon en la landa fervojista Esperanta organizaĵo por mi en la spero, ĉu eble iam okazos E-a fervojista aranĝaĵo en la lando, kiun mi senpage, kiel "membro" povus partopreni. Jen, kiom bonvola homo estis Feri bácsi, oĉjo Francisko. Kiam post jar(dek?)oj mi renkontiĝis kun li surstrate, li konfesis, ke li pagas la membrecon ĉe la fervojistoj anstataŭ mi, kion mi ĝis tiam eĉ ne sciis. Tiam mi pagis al li iom kaj klarigis al li, ke mi ne plu volus partopreni en tiuspecaj, aŭ entute Esperantaj renkontiĝoj - li tion ŝajne akceptis kaj ĉesigis tiel mian membrecon en la organizaĵo.

Unu mia memoraĵo kun li estas, kiam ni du trajnis el Zalaegerszeg ĝis Rédics, kie ĉesis la hungara fervojo kaj ekde tie ni biciklis tra la landlimo ĝis la plej proksima slovenuja vilaĝo Lendvahosszúfalu / Dolga Vas (parte hungarlingva), poste reen perbicikle ĝis Rédics, kie ni prenis trajnon hejmen, ĝis Zalaegerszeg (li havis fervojistajn Esperantistojn en Slovenio, kiel kontakton). Mi ne memoras pri nia ĉeesto en Lendva (aŭ en Hosszúfalu), sed mi memoras, ke ni abunde babilis Esperante (eble ankaŭ en la germana) en la vagono hejmen pri miaj fervojistaj parencoj, ktp. Agrabla memoraĵo.

Eĉ lia domo estis (aŭ ĉu ankoraŭ estas?) vera biblioteko de Esperantaĵoj kaj de fontoj, kiuj havas valoron eĉ pri la loka historio de la urbo. 

Címkék: ,

2025-05-05

Sorabaj familiaj nomoj ekde nun ankaŭ povas esti inaj en Germanio

Reformo ekde la 1-a de majo 2025: sorabaj familinomoj nun ankaŭ povas esti inaj

Virino aŭ viro? Ĉi tio povas esti tradicie rekonita per la familiaj nomoj de la soraboj, almenaŭ neoficiale. Oficiale nur la viraj variantoj estis permesitaj. Tio ŝanĝiĝas ekde nun. Kaj nun ekzistas pluraj ebloj ankaŭ por infanoj.

Sorabaj virinoj nun povas uzi la inan formon de siaj familiaj nomoj. Ili devas esti aprobitaj kaj ankaŭ povas esti oficiale inkluzivitaj sur siaj ID-kartoj. Ĉi tio estas parto de la reformo pri nomleĝo kiu ekvalidis la 1-an de majo.

Ĝis nun seksaj specifaj nomoj por virinoj kaj infanoj ne estis permesitaj. "Tial multaj sorabaj virinoj povis uzi siajn inajn familijan nomojn nur private kaj devis oficiale uzi aliajn nomojn," diris la Brandenburga Ministerio pri Scienco, Esploro kaj Kulturo en deklaro.

La antaŭaj regularoj estas konsiderataj malmodernaj. Tial la Bundestag pasigis la ŝanĝojn al la nomleĝo en aprilo 2024.

Edziĝinta aŭ fraŭla?

Laŭ soraba tradicio virinaj familiaj nomoj estas etenditaj per specifaj finaĵoj, kiuj precize dependas de oniaj edzecaj statoj. La finaĵoj -ojc aŭ -ic estas uzataj por fraŭlaj ​​virinoj, -owa aŭ -ina por edziĝintaj.

Ekzemple fraŭlino Noack (Nowak) en soraba estas kněžna Nowakojc, sinjorino Schuster (Šejc) estas kněni Šejcowa. La familia nomo Lobeda iĝas Lobeźic por la fraŭla filino kaj Lobeźina por la patrino.

Same kiel "Fräulein" estas malmoderna en la germana, ankaŭ la soraba tendenco ne plu referencas al edzeca stato. Tiel ĉi virinoj ankaŭ povas diri, ke ili volas esti nomataj per -owa sendepende, ĉu ili estas edziĝintaj aŭ ne.

Laŭ la Ministerio pri Kulturo infanoj ekde nun ankaŭ povas elekti familinomojn, kiuj estas adaptitaj al siaj seksoj. Ekzemple, se s-ro Końcak kaj s-ino Smoła geedziĝus, la filino povus nomiĝi Końcakojc. Tuj kiam la filino pleniĝas, ŝi ankaŭ povas decidi mem "ĉu ŝi volas daŭre uzi la nomon por fraŭlaj ​​virinoj aŭ ŝanĝi al formo por edziĝintaj virinoj", diris la ministerio.

"Esenca parto de identeco"

La komisaro de Brandenburg pri sorabaj aferoj, ŝtata sekretario pri scienco kaj kulturo Tobias Dünow (SPD), ĝojas, ke "membroj de la soraba popolo nun povas finfine decidi por si, kiun edziĝintan nomon, familian nomon aŭ naskiĝnomon ili volas uzi oficiale", ĉi tiel staras en la deklaro de la ministerio.

La propra nomo estas esenca parto de onia identeco. "La reformo de la nomleĝo estas sukceso por ĉiuj, kiuj ĉiutage laboras por sorabaj interesoj," daŭrigis Dünow.

Pli da ebloj por duoblaj nomoj por paroj kaj infanoj

Eĉ se Lena Schneider kaj Cem Öztürk ne geedziĝas, unu el iliaj infanoj povas nomiĝi Schneider-Öztürk ekde majo. Aŭ Öztürk-Schneider. La nova nomleĝo ebligas tion. Ĉi tio ofertas tute novan nivelon de fleksebleco por paroj, infanoj kaj ĉifonaj familioj.

Pli flekseblaj reguloj por paroj kaj infanoj

Krom la novaj eblecoj por sorabaj nomoj nomleĝo ankaŭ fariĝas pli fleksebla kaj liberala ĝenerale. Estas nun pli da ebloj por duoblaj nomoj. Estonte ambaŭ geedzoj povos uzi duoblajn nomojn. Infanoj ankaŭ povas ricevi duoblajn nomojn - eĉ se iliaj gepatroj ne havas tiajn kaj sendepende de ĉu la gepatroj estas edziĝintaj.

Címkék: ,

2024-07-07

Google Translate ek-, aŭ ellernis la romaan lingvon

 

Neniam antaŭe tiom multaj novaj lingvoj fariĝis disponeblaj en la servo Google Translate samtempe. En la lastaj jaroj ŝajnis, ke malmulte ŝanĝiĝis en la ĉiutaga vivo de milionoj da homoj, kiuj uzas Google Translate. Tamen, la evoluiga teamo nun faris signifoplenan salton per aldono de subteno por 110 novaj lingvoj al la aŭtomata traduka servo. La efektivigo de ĉi tiu disvastigo estis forte influita tra la granda lingvomodelo PaLM 2, ellaborita interne de Google. En la plej nova ĝisdatigo, ĝenerale malpli parolataj lingvoj estis aldonitaj al la ofertoj de la servo. Iuj el ĉi tiuj lingvoj estas parolataj nur de kelkaj mil homoj tutmonde, dum aliaj estas konataj de centoj da milionoj. Tamen, 614 milionoj da homoj tutmonde parolas ĉi tiujn lingvojn, reprezentante ĉirkaŭ 8 elcenton de la tutmonda loĝantaro. Inter la lingvoj estas la afara, la ĉeĉena, la kantona, la manĉura, la panĝaba (per la ŝahmuka ortografio), la tamaziĥta, la tokpisino kaj la romaa (la origina lingvo de la ciganoj - romaoj, sintioj, kaleoj, manuŝoj, estas multaj nomoj kiel la ciganoj nomas sin). Guglo ŝajne emfazis la romaan, deklarante ke pritrakti diversajn dialektojn de tiaj lingvoj prezentas grandan defion por la aŭtomata tradukado, kaj ĉi tie estas kie la kapabloj de grandaj lingvomodeloj efektiviĝas.

 

Címkék: ,