KAPCSÁNDI Ferenc, la "juna koro" de la egersega Esperanto-movado mortis
La ĉefulo de la Esperanta movado en nia urbo Zalaegerszeg, Francisko KAPCSÁNDI mortis la 27-an de januaro 2026. Li agadis dum jardekoj por la lingvo kiel fervojista Esperantisto, estro de la loka E-a klubo, aktivisto de la lingvo. Jen eminenta hungarlingva resumo pri li kaj lia agado en kronologia ordo, nun mi volas iom rakonti pri miaj personaj spertoj, travivaĵoj, memoraĵoj pri li.
Li, kiel fervojisto konis mian patron, du onklojn kaj avon, ĉiuj lokomotivestroj, do li rilatis al mi ĉiam pozitive, bonvole, eble ankaŭ distinginte. Mi sentis, ke li ĉiam aprecis, ke mi almenaŭ parolas la lingvon en la klubkunvenoj kaj cetere, ja ne ĉiuj, kiuj vizitis la klubkunvenojn eĉ parolis la lingvon. Ili ĝin vizitis verŝajne unuavice pro la komunumo, la socia vivo, k. s. Sed mi parolis ĝin eĉ tiom june, ĉirkaŭ mia 14-a jaro, 1989 kaj poste. La interparoladoj kun li por mi ĉiam estis bonaj travivaĵoj en Esperanto. Mi alvenis pli frue, je la 7-a horo vespere, ol la aliuloj, plenkreskuloj, kiuj alvenis prefere ĉirkaŭ la 8-a por poste ekiri vespermanĝi kune. Ĝis kiam ili alvenis, ofte ni nur du interparolis kun Francisko - se eble, Esperante. Mi testis min mem, kiom longe mi kapablas paroli nur Esperante kaj ne ŝanĝi al la hungara.
"Juna Koro Esperanta Asocio"... Tio ĉi estis fervojista E-klubo, kaj li pagis dum jar(dek?)oj la kotizon en la landa fervojista Esperanta organizaĵo por mi en la spero, ĉu eble iam okazos E-a fervojista aranĝaĵo en la lando, kiun mi senpage, kiel "membro" povus partopreni. Jen, kiom bonvola homo estis Feri bácsi, oĉjo Francisko. Kiam post jar(dek?)oj mi renkontiĝis kun li surstrate, li konfesis, ke li pagas la membrecon ĉe la fervojistoj anstataŭ mi, kion mi ĝis tiam eĉ ne sciis. Tiam mi pagis al li iom kaj klarigis al li, ke mi ne plu volus partopreni en tiuspecaj, aŭ entute Esperantaj renkontiĝoj - li tion ŝajne akceptis kaj ĉesigis tiel mian membrecon en la organizaĵo.
Unu mia memoraĵo kun li estas, kiam ni du trajnis el Zalaegerszeg ĝis Rédics, kie ĉesis la hungara fervojo kaj ekde tie ni biciklis tra la landlimo ĝis la plej proksima slovenuja vilaĝo Lendvahosszúfalu / Dolga Vas (parte hungarlingva), poste reen perbicikle ĝis Rédics, kie ni prenis trajnon hejmen, ĝis Zalaegerszeg (li havis fervojistajn Esperantistojn en Slovenio, kiel kontakton). Mi ne memoras pri nia ĉeesto en Lendva (aŭ en Hosszúfalu), sed mi memoras, ke ni abunde babilis Esperante (eble ankaŭ en la germana) en la vagono hejmen pri miaj fervojistaj parencoj, ktp. Agrabla memoraĵo.
Eĉ lia domo estis (aŭ ĉu ankoraŭ estas?) vera biblioteko de Esperantaĵoj kaj de fontoj, kiuj havas valoron eĉ pri la loka historio de la urbo.
Címkék: Esperantlingvaj artikoloj, Többnyelvű vagy idegennyelvű bejegyzések - Articulos multilingue o non-hungare

